Kiel Kaŝi Sian Retstaton Ĉe Facebook
Sufiĉis jam.
Mi nur malofte uzis na Facebook, tamen lastatempe pasigis pli kaj pli da tempo ĉe ĝi, pro tio, ke mi instalis iun programon Vida Librobreto, kiu necesis pli ol mia kutimo duonsekundo da atento.
Tamen pli kaj eĉ pli ofte amikoj ĝenas min per la babilada funkciilo, kiun lastatempe instalis la kreintoj de FB. Aparte du amikoj ĉiam saltas sur min tuj kiam mi malfermas la paĝon, unu el kiu neniam meritas konversacion, ĉar ŝi ne havas interesindajn diraĵojn.
Sufiĉis, do mi eltrovis kiel ŝajnigi min esti for. Pro tio, ke mi uzas la Esperantan version de Facebook, mi decidis fari tiun afiŝon en la lingvo internacia.
Do, por kaŝi vian retstaton, por ke teduloj ne interrompu vian retumadon nur pro tio, ke vi pekis per okulumado de via Facebook-paĝo, faru tiel:
Ĉe la malsupra dekstra flanko de la paĝo vi rimarkos kapan ombron kun verda cirklo apuda. Tio signifas vian retstaton, kiel ĝin vidas aliaj. Verda estas ensalutita.

Klaku sur ĝin kaj fenestreto aperos, en kiu vi vidos kiujn el viaj amikoj ankaŭ estas salutitaj. Supre de ĝi klaku sur elsaluti.

Post tio, la verda cirklo fariĝos ruĝa, kaj aliaj ne scios, ke ili povos ĝeni vin.

Jen la sekreto. Bonan maltedan kvietan Facebookumadon al vi mi deziras
Tags: Facebook







February 5th, 2009 at 1:59 pm
Hmm, interese. Cxu oni tamen devas fari tion cxiufoje kiam oni ensalutas, aux cxu oni restas elsalutita se oni ne denove klakas la cirklon?
February 5th, 2009 at 3:09 pm
Jen bona demando. Mi ne scios la respondon, g’is kiam mi revenintos hejmen …
February 6th, 2009 at 9:18 am
Mi provis hieraux vespere, antaux ol mia interreto mortis, kaj mi povas raporti ke cxio bone funkciis; mi elsalutis, poste elsxaltis la komputilon por fari ion alian, kaj kiam mi revenis al Facebook post kelkaj horoj, mi ankoraux estis elsalutita
February 6th, 2009 at 4:19 pm
Sukceso!